Ĉu vi konas la infanaĵojn ?

Kompreneble, vi maljuniĝas, kiel mi sed vi memoras vian junecan epokon...

Tamen mi priskribas pri vendeaj infanaĵoj.

Jam de 40 jaroj estas la infanaĵoj en Vendeo.

Ĉi jare tiu festivalo, ja estas festivalo por infanoj, okazis de la 12a ĝis la 18a de oktobro en Sainte-Hermine. Estis do ĝia 40a datreveno.

De pluraj jaroj Thierry, la kreinto, invitis lokajn esperantistojn ĉar li estas subtenanto pri Esperanto.

Do, Claudie, Betty, Robert kaj mi, Stéphane,  deĵoris esperantan budon. Ni do ludigis infanojn per krokodilludo kaj samtempe priparolis pri Esperanto kun ties gepatroj.

Kiel kutime estis ĝojiga kaj feliĉiga tago.

Ni tagmanĝis kun la organizantoj kaj helpantoj.

Kompreneble ni senpaciencas partopreni venontan festvalon por ke ni pli kaj plu juniĝu...

La frenezaj geavoj, Beti kaj Stefano...